Nu,
estas vere ke la plimulto el la usonanoj preferas
uzi la anglan. Multaj usonanoj opinias ke la angla
sufiĉas, kaj ke ĉiu en la mondo devus
lerni ĝin. Kial do mi preferas uzi Esperanton
por komuniki kun neusonanoj? Jen kelkaj kialoj:
Amikeco. Dum longaj vojaĝoj mi rimarkis ke la plimulto el la homoj kiuj alparolis
min per la angla, ne interesiĝis pri mi kiel
homo, nek pri mia kulturo. Ili interesiĝis
unuavice pri mono. Aŭ ili volis vendi ion al
mi, aŭ ili volis lerni la anglan de mi, por
povi ricevi pli bonan edukon kaj pli altsalajran
postenon, aŭ ion alian. Kontraste, granda procento
de la homoj kun kiuj mi parolas Esperante, interesiĝas
pri mi kiel homo, aŭ pri mia kulturo. Multaj
el ili deziras amikiĝi, kaj efektive multaj
el ili fariĝas amikoj.
Egaleco. Se mi parolas angle kun japano aŭ iu alia kies denaska lingvo ne estas
angla, mi ĉiam, nepre, havas la pozicion de
spertulo pri la lingvo, kaj, negrave kiom multe
tiu alia persono studis la anglan, li aŭ ŝi
nepre parolas el malpli alta pozicio, kiel lernanto
al instruisto aŭ subulo al estro. Se anstataŭe
ni interparolus per la lingvo de mia kunparolanto,
ekzemple la japana, la situacio estus sama sed inversa.
Tia malegaleco tre malhelpas la interamikiĝon.
Pordmalfermo. Dum mia longa mondvojaĝo, Esperanto malfermis multegajn pordojn al mi,
figure kaj laŭvorte. Mi tranokte gastis en
150 hejmoj de esperantistoj dum la trijara vojaĝo,
kaj nur unu nokton mi pagis en hotelo! Pere de Esperanto
kaj esperantistoj, mi povis ĝui tre riĉan
kulturon, renkonti multajn diversajn homojn kaj
konatiĝi intime kun iliaj vivoj, kulturoj,
hejmoj, pensoj ktp.
Kelkaj
el miaj bonaj amikoj, post jaroj da amikeco, konfesis
al mi ke, antaŭ ol renkonti min, ili malŝatis
usonanojn. Do, se mi uzus la anglan, mi certe ne
povus ekamikiĝi kun tiuj homoj, kiuj nun estas
tre karaj amikoj. Esperanto ja malfermis la pordon
al ili.
Helpi
la mondon. Laborante por disvastigi Esperanton, mi havas la senton ke mi faras ion utilan
al la mondo. Se homoj tra la mondo povos libere
interkomuniki kiel egaluloj, kaj interamikiĝi
per Esperanto, certe la mondo fariĝos pli bona,
pli justa, pli simpatia. Mi ne imagas ke Esperanto
sola solvos ĉiajn mondproblemojn, sed ĝi
ja povas helpi la homojn ellabori solvojn.
Kreemo. Mi tre amas uzi Esperanton, ĉar ĝi kondukas al plia kreemo. Pro la
granda fleksebleco en la lingvo, mi sentas liberiĝon
verkante aŭ parolante en Esperanto kompare
kun la angla, kies strukturo kaj vortstoko estas
relative fiksitaj. La ebloj krei novajn esprimojn
en Esperanto estas preskaŭ senlimaj; estas
granda ĝojo esplori ilin, kaj trovi trafajn
esprimojn, uzante jam ekzistantajn erojn.
Valoraj
spertoj kaj memfido.
Trairante pordojn malfermitajn per Esperanto, mi
ricevis multajn valorajn vivspertojn kiujn mi ne
facile povus havi sen Esperanto. Tiaj riĉaj
vivspertoj multe kontribuis al mia memfido, kaj
preparis min pli kompetente agadi en la mondo.
Nova
mondkoncepto. Eble la plej grava profito kiun mi ricevis el mia uzado de Esperanto, estas
drasta ŝanĝo de mia mondkoncepto. Antaŭe
mi imagis ke la mondo plenas je fremduloj -- homoj
tre malsamaj kaj ne alireblaj. Kun "fremduloj"
oni ne povas multe simpatii, ĉar ili ja estas
fremdaj, ĉu ne?
Tamen,
pro miaj travivaĵoj uzante Esperanton, mi malkovris
ke tiu imago estis tre erara. La mondo plenas ne
je fremduloj, sed je homoj, samaj kiel mi kaj miaj
familianoj. Kaj plue, tre multaj el tiuj homoj deziras
esti miaj amikoj, se ili havas la okazon renkontiĝi
kaj konatiĝi kun mi. Do, ili estas ne fremduloj,
sed amikoj aŭ estontaj amikoj.
Kia
granda diferenco! Nun mi sentas min reale ligita
al homoj tra la mondo. Kaj mi ne plu sentas min
katenita al nur unu parto de la mondo, al nur unu
lingvo, nur unu kulturo. Mi estas libera interagi
kun homoj tra la mondo, ĉar ĉie troviĝas
amikemaj homoj, kaj ĉar Esperanto donas al
mi la rimedon facile interparoli kun ili.